Esperanto en Subirats

Esperanto en Subirats havas propran nomon. Lluís M. Hernández Yzal (1917-2002), barcelona apotekisto kiu traslokiĝis al Sant Pau d’Ordal ek de 1945, interesiĝis pri la internacia lingvo fine de la kvindekaj jaroj. Ek de tiam, li stablis perleteran korespondadon kun homoj el la tuta mondo kaj ekkomencis kolekti esperantajn librojn kaj revuojn. En 1968 estis inaŭgurita la ĝermo de la estonta Esperanto Muzeo en Subirats en ĉambro de lia apoteko. El 1974 malfermiĝis al la publiko la nova muzeo en strato Zamenhof, 12 kiu entenis unu el la plej ampleksaj privataj kolektoj priesperantaj en la mondo.

La muzeografia instalaĵo estis malfermita al la publiko ĝis la fino de 2019 kaj okupiĝis pri la disvastigo de esperanto kaj ties valoroj, de lingva diverseco kaj defendo kaj diskonigo de la havaĵo kompilita dum pli ol de 50 jaroj. La kolekto, una el la plej gravaj en la mondo, disponas pri diversspecaj objektoj: volumoj de malsimilaj temoj, poŝtkartoj, afiŝoj, revuoj kaj bultenoj, fotoj, insignoj, butonoj, ludoj, skulptaĵoj, kaj multo pli.

Nuntempe la dokumenta havaĵo de la muzeo translokiĝas al la fonduso de la municipa arkivo de Subirats por ebligi la konsultado.

La Esperanta vojo celas diskonigi la kulturan havaĵon kaj la valorojn de esperanto, komprenigi la rilaton de Subirats kun la internacia lingvo, tie kie ekestiĝis la historio de esperanto en la vilaĝo Sant Pau d’Ordal. Oni vizitas la apotekon, straton Zamenhof, la iaman esperanto- muzeon, la lernejon kaj aliajn ekstervilaĝajn lokojn.

INFORMOJ

Gvidata vizito la 4-an sabaton ĉiumonate je la 11-a horo.
Nepras rezervi anticipe telefonante al 93 899 34 99 aŭ retpoŝte ĉe info@turismesubirats.cat.
Pliaj informoj en la Turisma Oficejo de Subirats.

Interkonsentitaj vizitoj por privataj kaj lernejanaj grupoj.

SERVOJ

Memgvidita piedira itinero kiu trakuras la vilaĝon Sant Pau d’Ordal.

Ebleco ekkomenci aŭ finigi la itineron ĉe la trajna stacidomo en Lavern.

Publika parkejo.

Necesejoj ene de la ejo.

Adaptita vizito por homoj kun movebleclimigoj.

Rezervu viziton

Por mendi viziton al la Muzeo de Esperanto en Subirats, elektu unu el la tagoj en la kalendaro, alklaku ĝin kaj plenigu la rezervformularon.

Se vi volas specialan rezervon (lernejoj, kompanioj, grandaj grupoj…) uzu nian kontaktformularon.

Subirats
18°
Clear